Esperanto Federation

A language to communicate internationally.

You are not logged in. Access is limited. Login or see membership information. • Esperanto Federation

Saluton!

Mi tre ghuis la lastatempan , la 94an , 'Universala Kongreso de Esperanto' en Bjalistoko.

Bjalistoko ja aspektas progresanta. Esperanto kaj LL Zamenhof rolas kiel vivanta heredajho de la urbo.

La ideoj rilate al egaleco, neutraleco , strebo por harmonio inter diversaj etnoj kaj religioj , prospera multkultura socio povas esti esprimata per la lingvo Esperanto.

Nova konstruajho - ekspoziciejo - 'Zamenhof Centrum' estas vizitinda.

Ke la urba konsilantaro apogas la aferon - la lingvo Esperanto - estas bonege.

Ke la historio chirkau la vivo de L L Zamenhof kaj la frua periodo de Esperanto ne estas kashita sed male agnoskita kaj prezentata fiere tie en Bjalistoko estas kortusha kaj miaopinie laudinda.

Brave! 

Post iom da tempo en tiu mondoparto mi akiris pli klaran bildon - la fonto de Esperanto ..... la evidenta influo de la pola lingvo (kaj la rusa) . Dum mia 'kariero" en Esperanto mi kutime diris  , 70% , au pli ol 60% almenau vortoj el la latina lingvo uzighas en Esperanto. Nun mi vidas kaj sentas la influon de la slavaj lingvoj. Ghi abundas!

Nu, per chi tiuj vortoj mi eniras la ' sfero'n de interreta intershanghoj .... specife mi diras ion ene de chi tiu "EspFed" retejo.

 

Chu , aldonu fotografajhon ?  Mi provos..