Blogs / Podcasts / Articles » Conferences and Schools

Summer School (Alant2)
Blog Entry

A report on the Summer School (IN ESPERANTO) by Nicole

Friday, January 30th 2009 @ 9:02 PM    post viewed 968 times

Raporto pri la Somera Kursaro de Nicole Else

Unua vespero, dimancxon la 11an de januaro
 
Okazis la interkona vespero. Gi estis tre bona. Cxiu devis intervjui alian partoprenanton dum proksimume 5 minutoj kaj poste prezenti tiun personon antau cxiuj cxeestantoj dum unu au du minutoj. Mi intervjuis japanan partoprenanton. Estis interese audi ion pri cxiuj personoj. Estis partoprenantoj el Japanio, Francio, Germanio, Novkaledonio, Novzelando, Italio, Nederlando kaj Svisio kaj kompreneble australianoj. Mi deziras speciale laudi Gerry el la Centra Marbordo kiu estas komencanto, sed tiom bone parolis ke mi pensas ke tiuj kiuj ne konis lin ne sukcesis diveni ke li komencis lerni la lingvon antau nur unu monato. Bedaurinde la rusaj partoprenantoj ankorau ne estis alvenintaj, do post semajno estas ankorau pluraj rusoj pri kio mi scias nenion.
 
Dua vespero, lundon la 12an de januaro
 
Parolado de Anthony Gaskell pri Sidnejo kun multaj fotoj. Bona ideo estis montri surekrane mapon, tiel ke ni vidu kie trovigxas la konstruajxoj kiujn li fotis.
 
Tria vespero, mardon la 13an de januaro
 
En la programo estis prelego de Katja Steele pri Slovakio ja la 7a kaj duono. Sed iom pli frue en la tago estis decidite sxangxi la horon al la 7a horo. Kelkaj partoprenantoj kaj mi ne sciis pri tiu horsxangxo, do mi maltrafis la plej grandan parton de la prelego. Mi ne cxeestis tiun prelegon suficxe longe por povi vere jugxi cxu gxi estis interesa. La komenchoro estis sxangxita por ke alia programero povu okazi la saman vesperon. Do proksimume ja la 8a okazis prezentado fare de la Rusaj partoprenantoj. Estis tre mallonga marionetprezento kaj poste montro de multaj fotoj. Sekvis festo por celebri la novan jaron (lau la malnova kalendaro). Ni ricevis vodkon, tamen mi ne gustumis gxin sed mi ne rifuzis la bonajn cxokoladajxojn.
 
Kvara vespero, merkredon la 14an de januaro
 
Unue okazis prelego de Yaw pri la kongreso por esperantistaj jxurnalistoj pasintjare en Litovio. Yaw naskigxis kaj kreskis en Afriko, do la vespero estis nomita Afrika vespero, kvankam Yaw ne prelegis pri Afriko. Tamen sekvis prelego pri Afriko sed farita ne de afrikano sed de Germano: Rainer. Rainer prelegis pri Kaburbo (Cape Town) en Sudafriko. Ni vidis multajn fotojn pri tiu bela urbo.
 
Kvina vespero, jxaudon la 15an de januaro
 
Okazis prelego de Monique Arnaud pri la ILEI konferenco pasintjare en Benino (Afriko). Ni vidis multajn fotojn. Poste okazis dua prelego de Anita kiu estas italino kiu nun logxas en Svisio, mi pensas. Sxi prelegis pri Claude Piron. Tiu temo ja tre interesis min cxar mi mem konis Claude Piron kaj prelegis pri li antau eble 2 monatoj en la Sidneja klubo. Anita konatigxis kun Claude Piron multajn jarojn antau ol mi konatigxis kun li. Mi pensas, ke mi renkontis Claude unuafoje en 1978. Anita kiel preskau cxiuj esperantistoj estas granda admiranto de Claude. Sxi legis al ni leteron skribitan de Nicole Piron, la edzino de Claude iom post lia morto en januaro pasintjare. Sxi ankau legis partetojn el liaj libroj kaj entuziasmas pri la skribmaniero de Claude.Sxi montris al ni ekzempleron de la svisa esperanto revuo en kiu oni raportis pri la morto de Claude Piron. Kun surprizo mi vidis en gxi foton de mi kun Claude Piron kaj pluraj aliaj personoj farita en 1982!
 
Sesa vespero, vendredon la 16an de januaro
 
Ne okazis prelego, do mi babilis kun esperantistoj. Grupeto de esperantistoj iris al Darling Harbour
Lundon la 19an de januaro

Katja Steele prelegis pri australiaj verkistoj kiuj skribis en Esperanto. Sxi menciis, ke almenau 14 australianoj enestas en la libro Ordeno de verda plumo Ili estas Margaret Chaldecott, Franciska Toubale, Bob Felby, kiu verkis autobiografion: Malgrava historieto pri mia vivo, June Perkins, Donald Broadribb, kiu interalie tradukis La respubliko de Platono kaj Alico en mirlando, Fay Koppel, Ken Linton, kiu verkis Kanako el Kananam kaj tradukis Sur la bordo de Nevil Shute, Ronald Gates, kiu verkis krimromanetojn, ekzemple La morto de scientisto, Ralph Harry, kiu verkis interalie La diplomato kiu ridas kaj Aventuroj en Esperantujo, Len Newell, Trevor Steele, kiu verkis interalie la Fotoalbumo, Sed nur fragmento, Trevor cxeestis la prelegon kaj do mem iom parolis pri siaj libroj kaj pri la intenco verki pliajn. Aliaj ne tiom konataj estas Banham, Halls, Pyke, Thomson kaj Edith Alleyne Sinnotte, kiu estas la unua virino kiu verkis novelon en esperanto Lilio en 1918

Mardon la 20an de januaro

Alan Bishop prelegis pri matematika kulturo. Mi ne tute komprenis, kial li donis tiun titolon al sia prelego. Komence li ja menciis ke diversaj kulturoj malsame nombras, ekzemple ni ofte uzas la dek fingrojn por nombri, sed aliaj kulturoj ankau uzas aliajn korpopartojn. Alan menciis, ke mankalao estas sxatata ludo en pluraj landoj. Li montris al ni bildon de la nederlanda artisto Escher. Escher ludis kun perspektivo kaj ekzemple designis sxtuparojn kiuj sxajne daure supreniras, sed tamen tio ne povas vere okazi. Alan ankau montris al ni interesajn seriojn de nombroj, ekzemple:

9 x 9 + 7 = 88
98 x 9 + 6 = 888
987 x 9 + 5 = 8888

Poste ni iris sur la tegmenton de la 8 etagxa konstruajxo kaj spektis noktan vidon de la urbocentro de Sidnejo. Okazis sapskatolo, tio estas esperantistoj staras sur skatolo kaj mallonge parolas pri io ajn. Pluraj esperantistoj ja pretis alparoli la grupon.

Merkredon la 21an de januaro

Okazis prelego en la angla lingvo de Penny Vos pri sxia libro Australian LOTE. Penny klarigis, ke la instruado de lingvoj en Australio ne bone funkcias. Unu el la kialoj estas ke lernejoj ne havas suficxe da tempo por povi instrui lingvojn kiel la francan, japanan, ktp. Penny ankau klarigis pri la malavantagxoj uzi ne la normalan klasinstruiston por instrui lingvon, sed instruiston kiu venas ekzemple por unu horo semajne kiu do malbone konas la infanojn, ne estas suficxe da fleksebleco kun tia solvo. Infanoj kiuj sxangxas lernejon ofte ne povas daurigi studi la saman lingvon. Post la prelego ni dividigxis en pluraj grupoj kaj iom diskutis.

Jxaudon la 22an de januaro

Internacia vespero. Unue Sandor prelegis cxefe pri Kakadu nacia parko kun multaj bildoj. Poste Anthony iom parolis pri la fakto ke multaj australianoj vivas en urboj. Poste Patrick, Sandrine kaj Nina el Novkaledonio parolis, poste Rainer parolis pri Stuttgard kaj ankau montris multajn bildojn, poste Yaw parolis pri Ganao, Koreano David, ankorau ne esperantisto parolis iomete en la angla, Monique montris filmon pri la Altaj Alpoj en Francio kaj finfine estis skecxo de la Rusoj pri tsaro kaj tri fratinoj. Tre longa vespero.

Alan Turvey

Comments

This Site is Powered by iGrOOps.